MDPI | ||
---|---|---|
negoco eldonejo de malfermita aliro eldonejo scientific publisher (en) | ||
Komenco | majo 2010 vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Bazelo | |
Membro de | Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj Publikiga Etika Komitato ORCID International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers (en) vd | |
Filioj | Scilit (en) vd | |
Posedatoj | SciProfiles (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | akcia kompanio | |
MDPI (akronimo de la angle Multidisciplinary Digital Publishing Institute, signifante Multdisciplna Cifereca Eldoneja Instituto, akronime MCEI) estas eldonejo de Malfermita aliro al sciencaj revuoj/gazetoj. Ĝi publikigas pli ol 390 kolegaro-reviziitajn liberalirajn eldonaĵojn [1][2]. MDPI estas inter la plej grandaj eldonejoj en la mondo laŭ artikolproduktaĵo per eldonaĵo [3][4], kaj estas la plej granda eldonisto de liberaliraj artikoloj [5].
En februaro 2022, MDPI publikigas 386 sciencajn revuojn, inkluzive de 84 kun establitaj citaĵoprocentoj el 93 inkluditaj en la Science Citation Index [6].
MDPI estas bazita en Bazelo, Svislando, kaj estas gvidita fare de Stefan Tochev. Ĝi estas membro de la Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro (Association for Open Access Academic Publishing) [7], partoprenanta eldonisto kaj subtenanto de la Open Citation Initiative [8] kaj membro de la Komitato pri Publikiga Etiko (COPE).
MDPI estas akuzita pri rabaj eldonaj praktikoj ekde 2014; La trafofaktoro por ĝiaj revuoj International Journal of Environmental Research and Public Health kaj Journal of Risk and Financial Management estis retirita en 2023.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search